Zamenhoffesto 12-an de decembro

 

Al ĉiuj membroj kaj simpatiantoj,

(Nederlandse tekst op aanvraag)

 

La naskiĝdato de la fondinto de Esperanto, L.L. Zamenhof (15-a de decembro 1859), estas tradicie rememorigita en plejparto de la Esperantokluboj, kaj depost kelkaj jaroj en Belgio iu klubo alterne en la norda aŭ suda parto de la lando organizis tutlandan kunvenon kun multnombra partopreno, dum kiu ni ĝuis de kunkantado, folklora prezentado, libroservo kaj komuna tagmanĝo.

Bedaŭrinde, ĉi-jare la virusa krizo malebligas amasajn kunvenojn, do la situacio postulis alian solvon.

Pro tio La Verda Stelo en Antverpeno bonvolas organizi virtualan kunestadon per ZOOM por ĉiuj esperantistoj de la lando la 12-an de decembro, do: postmorgaŭ sabate.

 

Vi ĉiuj estas invititaj ĉeesti/partopreni tiun belan renkonton kun paroladoj, prezentado de filmetoj de pluraj kluboj, muziko, kaj tiel plu. Ideala okazo por ekkoni ankaŭ esperantistojn de aliaj landopartoj. Vi povos manĝi kaj ĝui vian propran deserton dum la kunveno. Tio ĝenos neniun kondiĉe ke vi dume malŝaltu vian mikrofonon.

 

Vizitu la Zamfeston per:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Pasvorto: xxxxxxxx

 

Ni atendas kiel eble plej multajn klubanojn kaj scivolemulojn. Ni festu kune!

Ĝis sabato!

 

Por Esperanto 3000
Ivo Schenkel