Je la fino de la jaro ...

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Antaŭ la fino de la malnova kaj komenco de la nova jaro, mi volas, nome de via klubo Esperanto 3000, deziri al ĉiuj Plenĝojan Kristnaskan Feston, kvankam en limigita rondo, same belan jarfinan kunvenon kaj toston per freŝa bongusta ĉampano, kaj ekde la 1-a de januaro Feliĉan, Prosperan, Senvirusan Jaron.

Ankaŭ Bonfartan Vakcinadon mi povus deziri al vi, sed provizore ni daŭre kunvenos per Zoom, kiel ni sukcese faris dum la pasintaj monatoj. Via klubo aperos denove ekrane la 13-an de januaro.

Dumtempe, se vi riskas enui dum la venontaj mallumaj tagoj, konsultu "Eventa Servo" en interreto. Vi sendube trovos amason da esperantaj aranĝoj, filmetoj, koncertoj por plenigi vian tempon.

 

Ĝis la venonta jaro, kaj fartu bone,

 

por Esperanto 3000
Ivo Schenkel