Esperanto 3000 - Vespero 9-a de decembro

 

Karaj membroj kaj samideanoj,

 

Jen venos la lasta kunveno de 2020. Tradicie la Zamenhofvespero kun torto, kafo kaj teo, sed ĉi-foje, pro la krovinrusa krizo, sen tiuj delikataĵoj, sed jes kun granda scivolemo.

Ĉar postmorgaŭ, merkredo la 9-a de decembro, kvankam ne estos la datreveno de tiu okazaĵo, Martin tamen parolos pri la "Praeksplodo" ("Oerknal" en la nederlanda).

Se vi konsultis nian retpaĝon, vi jam malkovris pri kio temos. La teorio estis prezentita de la Lovena profesoro kaj pastro Georges Lemaître, kaj Loveno antaŭvidas rememorigi venontjare la 90 jaran datrevenon de tiu evento.

Sed kiel bonaj Esperantistoj ni ne kredas ion ajn, sen bone analizi la aferon, kaj Martin jam formulis kelkajn dubojn.

 

Scivolemaj?? Kunvenu kun ni per zoom. Jen la ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Se oni demandas de vi pasvorton, ĝi estas: xxxxxx

 

Ni ĝojos revidi vin ĉiujn, kaj ne forgesu kunporti viajn frandaĵojn, kvazaŭ ni estus kune en salono!

 

Ĝis merkredo je la 19-a horo!

 

Por Esperanto 3000 – Loveno
Ivo Schenkel