Vespero 3000 - merkredo 18-a de novembro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Pasintan merkredon estis 11-a de novembro, do festotago.

Kiam tio okazas, ni kutimas prokrasti la ĉiumonatan kunvenon je unu semajno. Do postmorgaŭ.

 

La vespero de novembro ebligos liberan konversacion kaj paroladon.

Post prezento de la plej interesa enhavo de la laste aperintaj esperantlingvaj revuoj, ni povos paroli pri ekzemple:

  • la venonta ĝenerale kunveno de Flandra Esperanto Ligo;
  • prezento de venontaj aranĝoj de Esperanto 3000;
  • viaj deziroj pri estontaj aranĝoj de via klubo;
  • la reganta kronvirusa epidemio;
  • se vi deziras: lingvaj demandoj kaj duboj;
  • iu ajn temo kiun vi volas diskuti.

 

Ĉar fizikaj kunvenoj daŭre ne eblas, ni kunvenos per "Zoom".

Enmetu la sekvan ligilon en vian komputilon aŭ poŝtelefonon:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

kaj se ĝi ne funkcios, vi povos provi:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

Ni atendas vin je la 19a horo!

 

Amike salutas,

por Esperanto 3000
Ivo Schenkel