Vespero 3000 de via Lovena Esperanto klubo

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Strangajn tempojn ni travivas!

La malsaniganta kaj mortiga viruso ne volas lasi nin trankvilaj.

Tamen, la vivo daŭras kaj la mondo daŭre estas ronda.

Kvankam malfacilas viziti aliajn lokojn de nia planedo kiel ni dezirus, ni povas tamen profiti de la rememorigoj de antaŭaj vojaĝoj.

Tial, Marc prezentos morgaŭ rememorigojn de sia vojaĝo al la pitoreska portugala insulo Madeira, dum nia ĉiumonata kunveno.

Tiun kunvenon ni ne organizos surloke en kunvenejon, sed per "Jitsi". Restu do en via fotelo kaj ĝuu la prelegon. En ĉiu momento eblos fari demandojn se vi tion deziras.

 

La konekto estas facile alirebla per saĝtelefono aŭ komputilo; kopiu jenan URL-on en vian aparaton: https://meet.jit.si/xxxxxxxxx

 

Ni renkontiĝu do morgaŭ 14-a de oktobro je la 19-a horo.

 

Aliĝu amase!!

 

Por Esperanto 3000,
Ivo Schenkel