Fotoj de niaj agadoj en 2011 - 2012
Festo de la Internacia Amikeco 2012-02-25
Ni estis dirintaj ke ni ne plu faros ĝin, sed jen ni tamen faris: la feston okaze de la Semajno de Internacia
Amikeco, kun la temo "Esperanto kaj Interreto".
Matene estis la Ĝenerala kunveno de la Flandra EsprantoLigo, posttagmeze prelegoj pri komputila terminologio, libera
scio, kaj la strategio de lokaj esperantogrupoj. Cetere ankaŭ vortludoj, kvizo, manĝaĵo kaj trinkaĵoj, kaj gvidata
promeno tra la urbo. Dum tiu promeno estis inaŭgurrata la nova nomŝildo de la translokigita esperantoarbo.
Aliaj fotoj ekzistas...
|
Gvidata urbopromeno 2012-05-13
Posttagmezo kun la kunlaborintoj de la festo de Internacia Amikeco.
Unue, rigardi la fotojn sur granda ekrano, poste gvidata promeno tra la urbo, kaj fine kuna manĝado en restoracio ĉe
la Grote Markt (Granda Bazaro).
Ne invitita, sed tamen akceptita partoprenanto: la bela vetero.
|
Partopreno al Zócalo 2012-06-23
La nun jam tradicia libertempa borso dum la Plej Longa Tago.
35 lovenaj libertempaj asocioj prezentis sin, dissemitaj sur la Grote Markt (granda bazaro) kaj la renoviĝinta placo
Rector De Somerplein (antaŭe Fochplein).
Standoj, prezentadoj de partoprenantaj asocioj, kaj periferiaj okazaĵoj menditaj de la organizantoj de la Plej Longa
Tago.
Tro da vento por gardi la interagan prezentadotabulon, sed cetere la vetero estis tre bona: seka, foje suna, kaj
ĝuste la bona temperaturo.
|
|