Lingva festivalo 2013-02-23
La kvara Lingva festivalo, kunlabore kun la urbo Leuven kaj la
Centro de Vivantaj Lingvoj CLT, kun ĉi-foje la temo turismo.
18 lingvoj estis prezentataj, el kiuj 4 en la lingva laboratorio kun instruistoj de CLT, kaj estis ekspozicio de
libroj pri la prezentataj lingvoj kaj pri turizmo en la koncernaj landoj.
Pli scienca prelego pritraktis lingvajn strategiojn per kiuj respondeco pri (krimaj) ago estas pli aŭ malpli klare
indikata, ekz. pli aŭ malpli klare identigi aŭ maskigi la kulpulojn de krimoj.
Multaj ankaŭ ĉeestis la seninterrompan aktivan sesion pri la hispana, speciale destinita al infanoj kaj junuloj.
Sed antaŭtagmeze estis ankoraŭ la ĝenerala kunveno de la Flandra Esperanto-Ligo.
|