Lingvofestivalo 2011-02-19
Estis jam la tria Lingvofestivalo, organizita kunlabore kun la urbo Leuven kaj la Centro de Vivantaj Lingvoj (CLT). La temo estis folkloro.
Okazis ekspozicio de infanaj libroj kaj lingvaj helpiloj, kaj 24 prelegoj en 7 salonoj pri 20 malsamaj lingvoj.
Unuafoje estis kelkaj programeroj speciale por infanoj kaj junuloj, unu prelego pli scienca (pri la uzo de personaj
pronomoj en diversaj lingvoj kaj cirkonstancoj), kaj kvar provlecionoj en lingva laboratorio donataj de instruistoj de
la CLT.
|