nl

Kontakti la lovenan klubon Esperanto 3000

Adreso, telefono

Esperanto 3000
Albert Stainierstraat 1,
BE 3001 Heverlee

Tel.: ++32-(0)10 86 01 12

Nia retadreso

Sendu retmesaĝon al info(a)esperanto3000.be aŭ plenigu la (nederlandlingvan) retan formularon por peti informojn aŭ aliĝi al la kursoj.

Membriĝi

Membro de Esperanto 3000 samtempe estas membro de la Flandra EsperantoLigo. Vi ricevos de ambaŭ la revuojn, kaj estos inivitata al niaj agadoj.

Simple pagu 25,- EUR al BE21.7343.3319.4403 de Esperanto 3000 vzw Leuven, kun mencio de via nomo kaj 'membro' + jaro. Koran dankon!

Membriĝi, ankaŭ en la tegmenta organizo UEA, kaj mendi periodaĵojn

Plenigu ĉi tiun mendilon (versio membreco 2015), kaj pagu kiel indikite.

Aliĝu al nia dissendolisto

Kune kun la jaro 2000 ankau naskiĝis nia elektronika informletero. Per tiu ĉi elektronika letero ni informis vin pli-malpli unufoje en monato (ĝis fine de 2006) pri kio okazas en nia asocio Esperanto 3000 kaj pri niaj venontaj aktivajoj.

Intertempe tiu novaĵletero estis malgrandskale relanĉita: ekde meze de 2011 pluraj personoj (membroj kaj ne-membroj) regule ricevas invitilon kun iom da pliaj informoj pri venontaj okazaĵoj. Se vi volas aliĝi al tiu listo, aŭ se vi poste volos eliri, sendu mesaĝon al novajho(a)esperanto3000.be. Metu kiel subjekton "aliĝi" aŭ "eliri".

Ne eblas sendi mesaĝojn rekte al ĉiuj membroj de la listo. Se vi ŝatus aperigi ion, bonvolu sendi la informojn al novajho(a)esperanto3000.be Ankaŭ komentoj kaj demandoj ĉiam bonvenas.

Vi povas ankaŭ rigardi la arkivojn de la informletero ekde ĝia komenciĝo.

Facebook-paĝo

Ekde la somero de 2013 ekzistas paĝo de Esperanto 3000 ĉe Facebook. Ĝi entenas anoncojn kaj fotojn de agadoj.