Kunveno Brusela Grupo morgaŭ 24a de marto

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Morgaŭ prelegos antaŭ la Brusela Grupo Bernard-Regis pri malnovaj geografiaj kartoj, kiel unua de tuta serio.

Tio povos esti bela enkonduko antaŭ ol li prezentos la prelegon pri Magelano venontmonate.

Se vi interesiĝas pri ĉeesto kaj vi ne jam ricevis inviton rekte de Nikolao de la Brusela Grupo, mi povos sendi al vi la invitilon kun la enirkodo. Tiukaze sendu al mi simplan peton per retmesaĝo.

 

Amike salutas,

Ivo Schenkel
Esperanto 3000