Vespero merkredo 10-a de marto

 

Saluton, karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Morgaŭ estas la dua merkredo de la monato, do la tago de la monata kunveno de via klubo.

Tamen, ĉi-foje okazas tre interesa prelego en la Esperanta Brusela Grupo. Temas pri la transitiveco de verboj, problemo kun kiu luktas kelkfoje eĉ spertaj esperantistoj.

Gvidos la kunvenon Angelos Tsirimokos, fama esperantisto en Bruselo, kiu ĉiam tre klare kaj malrapide alparolas la publikon.

La estraro de via klubo opiniis ke ni ĉiuj devus profiti de la okazo, ĉar ĉiuj kunvenoj lastatempe ja okazas per "Zoom", kaj ni do eĉ ne devas forlasi nian fotelon por ĉeesti prelegojn de aliaj kluboj.

 

Do, ni invitas vin ĉiujn ekscii iom pli pri kiel distingi transitivajn de netransitivajn verbojn dum tiu ege lernega kaj interesa prelego.

 

La kunveno en Bruselo komenciĝos iom pli frue ol ĉe ni en Loveno, je la 18-a horo.

Morgaŭ mi komunikos al vi la enirkodon por aliĝi al la prelego.

 

Ĝis tiam!

Ivo Schenkel
Esperanto 3000 - Loveno