Vespero 3000 - 8-a de aprilo

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Merkredo ni okazigos nian regulan ĉiumonatan kunvenon, tute normale.

Tute normale? Ne ekzakte!

Ĉi-foje ni ne kunvenos fizike en Romaanse Poort kiel kutime. Ni kunvenos virtuale, per zoom.

Ni komencos per la ĉiujara Ĝenerala Asembleo. Sed se ne ĉeestas sufiĉe da membroj, ni provos denove - definitive - la 13-an de majo.

Poste Yves Nevelsteen klarigos al ni la avantaĝojn de la tujmesaĝilo "Telegram" kies interfaco estas disponebla ankaŭ en Esperanto. Nemankinde!

Ĉiuj povos ĉeesti per "Zoom". La adreso estas: (https://zoom.us/j/xxxxxxxxxx)

Eble vi devos elŝuti unue la programon en vian komputilon.

Ni antaŭvidas principe kunvenon de maksimume 40 minutoj, kaj por maksimume 100 personoj, do anoncu vin ĝustatempe se vi volas sukcese eniri la kunvenejon!

Ĝis postmorgaŭ je la 19-a horo akurate!

 

Salutas vin,

por: Esperanto 3000

Ivo Schenkel