Vespero 3000 12-a de februaro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Kvankam ĝis lastmomente ni pridubis, vi jes ja povos spekti la prezentadon pri unu el la belaj blankaj urbetoj de la sudo de Hispanio: Aracena. Ekde la pratempo ĝis nun, la urbo travivis plurajn civilizaciojn, kaj ĝia surmonta kastelo kaj en Hispanio plej malnova vizitebla kolorplena kavo allogas ĉiujare multajn vizitantojn.

Ni invitas vin al la en Belgio kaj Esperantujo unua prezentado!

Se restas tempo, ni rigardos kelkajn neologismojn de la nederlanda lingvo, ĉu ili havas ekvivalentojn en Esperanto, kaj se ne, ĉu ni povos trovi taŭgajn tradukojn de ili.

Plenplena programo do! Ne maltrafu ĝin.

 

Ni komenciĝos je la 19-a horo en:

Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
3000 Loveno

 

Ĝis merkredo!

 

por Esperanto 3000

Ivo Schenkel