Interesa prelego pri la Esperanto Muzeo en Vieno - 7-a de septembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj:

 

La Verda Stelo - Esperanto-klubo en Antverpeno - petas diskonigi jenan gravan komunikon:

 

Venontan vendredon, la 7an de septembro je la 20a horo, ni havos la eblecon aŭskulti eminentan preleganton kiu havigos informojn valoraj por ĉiu engaĝita esperantisto.

Ne maltrafu la eblecon ĉeesti la prelegon de Bernhard Tuider (AT). Li priparolos la historion, la havaĵon kaj la projektojn de la Esperanto-muzeo en Vieno, tiu unika kolekto por Planlingvoj de la Aŭstra Nacia Biblioteko.

 

La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj – fonditaj en 1927 kiel Internacia Esperantomuzeo – fariĝis en sia pli ol naŭdekjara kolekta laboro la plej ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas diversspecajn arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko. La prelego donos superrigardon pri la historio, la havaĵoj kaj celoj de la Esperantomuzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj. Krom tio, la aktualaj projektoj pri katalogado, ciferecigo de libroj, periodaĵoj, sonbendoj, fotoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj kaj konservado estos prezentitaj same kiel la permanenta ekspozicio, la eventoj kaj la atelieroj de la Esperantomuzeo.

 

La Verda Stelo atendas vin do je la 8-a vespero en la sidejo:
Lange Beeldekensstraat, 169
2060 Antverpeno.

 

Amike salutas vin,

 

por Esperanto 3000 - Loveno
Ivo Schenkel