Vespero 3000 merkredon 13-an de junio

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Postmorgaŭ ni bonvenigos S-ron Klaas Dijkstra dum nia kunveno.

Li klarigos al ni kiel li subtekstigas per Esperantaj frazoj alilingvajn filmojn.

Ne maltrafenda!

Ne forgesu ke tiu kunveno estos la lasta de la laborjaro 2017-2018 de Esperanto 3000. Tradicie vi povos profiti ankaŭ de senpagaj trinkaĵoj.

 

Kvankam la lasta de nia laborjaro, tiu kunveno certe ne estas la lasta de la partopreneblaj aranĝoj en Esperantolando.

Dum somero vi povos vojaĝi al pluraj naciaj kaj internaciaj aranĝoj (Malferma tago en Antverpeno, SES en Slovakio, UK en Lisbono, kaj diversaj kursoj kaj kunvenoj en najbaraj landoj).

 

Ni esperas revidi vin merkredon kaj dum unu el tiuj aranĝoj.

 

Belan someron cetere ni deziras al vi!

 

Ivo Schenkel
Esperanto 3000 - Loveno