Esperanto 3000 - Vespero 14-a de oktobro

Estimataj amikoj,

 

Ĉu vi memoras? Inter la 25-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto, UEA organizis sian 100-an universalan kongreson. Jubilean kongreson, sendube.

Jam de longe oni ne vidis tiom da esperantistoj kunvenantaj en la sama loko.

Ni ankaŭ estis tie! Sandra kaj mi rakontos pri niaj spertoj kaj aventuroj dum tiu memorinda evento.

Ĝoju iomete pri la kongreso, kaj spertu kun ni la eventojn kie ni ĉeestis.

 

Ni atendas vin en la ĉiama adreso:

 

Brusselsestraat 63

Loveno

 

Ĝis merkredo!

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000

Loveno