Nova laborjaro!

Karaj partoprenantoj al la Daŭriga Kurso,

 

Post mallonge komenciĝos nova laborjaro, kaj evidente ankaŭ daŭrigo de la Daŭriga Kurso.

Eble iom frue mi avertas, sed tiel vi pli bone povas vekiĝi el somera Esperanta letargio!

 

Ve eble rememoras la kvizon kiun ni solvis dum la pasinta kurso.

Mi preparis por vi la duan parton, sed por obteni bonan rezulton, mi konsilas iomete vin prepari.

Same kiel la unua fojo, la kvizo ampleksos demandojn pri lingvo, kulturo kaj movado.

Konsilendaj legaĵoj:

  • Esperanto en Perspektivo (CED - 1974)
  • Historio de Esperanto (Korĵenkov - 2005)
  • Enciklopedio de Esperanto
  • Plena Analiza Gramatiko (Kalocsay-Waringhien),
  • kaj kial ne: La Plena Ilustrita Vortaro.
  • Pliaj laŭdezire.

Se vi sukcesas legi ĉiujn tiujn verkojn antaŭ la 9-a de septembro, vi certe trapasos la teston kaj eĉ gajnos.

 

Mi deziras al vi agrablan legadon.

 

Ĝis la 9-a de septembro en la ĉiama adreso!

 

Ivo