Festo de la Internacia Amikeco kaj Lingva Festivalo 2008-02-23
La jam konataj ingrediencoj de nia ĉiuduajara SIA-festo: ĝenerala kunveno, serĉpromeno, prelegoj, amikeckartoj,
tombolo, libroservo, manĝo kaj trinkaĵoj en agrabla etoso.
La prelegoj ĉi-jare: Agnes Geelen pri fabeloj kaj Yves Nevelsteen pri Esperanto en Interreto ("E@I").
Samtempe okazis ĉi-jare por la unua fojo la Lovena Lingvofestivalo: ekspozicio kaj prezentado de 13 lingvoj en 5 salonoj.
|