Fotoj de niaj agadoj en 2006 - 2007


Zamenhofvespero 2006-12-13

Klubo sen revuo (jes: ni ankoraŭ ne estis trovintaj novan ĉefredaktoron), ne devas esti klubo sen libroj, aŭ (pli grave) klubo sen torto.

Ni ankaŭ gustumis la prelegon de Ivo Schenkel pri Venezuelo, lando de ekstremoj (plej alta akvofalo, plej longa strangolanta serpento ...), akompanata de belaj lumbildoj.

libroservo Ivo Schenkel aŭskultantoj preni torton manĝi torton ridantaj libroservo


Promeno ĉe la Lovena ringo 2007-02-25

La suno ne ĉeestis, sed tamen ni ĝuis belan promenon inter Mechelsepoort kaj Tervuursepoort.

Pri la Ĉina manĝaĵo: iuj manĝis ĝin per manĝobastonetoj, aliaj per pli strangaj (sed laŭ mi pli praktikaj) iloj...

promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno promeno


Mramba Simba el Tanzanio 2007-06-13

Vizito de la distriktestro de Salama, kvinopo da vilaĝoj en la distrikto Bunda, Tanzanio. Li iomete parolis pri si mem, kaj poste komencis pri la planoj kiujn li havas en sia distrikto:li montras fotojn de tio kio jam estas realigita (ĵus konstruita lernejo, nova maniero por kuiri per sunenergio anstataŭ lignokarbo), kaj planojn por kiuj li ŝatus ricevi nian helpon: aldona lernejo, banko por mikrokreditoj, subteno al gelernantoj kiuj ne povas mem pagi necesaĵojn por la lernejo.

Poste li rakontas iomete pri la historio de Tanzanio ekde la sendependiĝo, kaj pri la esperantomovado en sia lando.

Fine li metas mesaĝon en la ora libro de la klubo, kaj invatas nin ĉiuj al Tanzanio.

Mramba Simba aŭskultantoj aŭskultantoj fotokolekto fotoj nia "ora libro" spektantoj individuaj slipoj de lernantoj individuaj slipoj de lernantoj


 


Valid HTML 4.01 Transitional Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2013-06-23