Vespero 3000 - 8a de decembro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj:

 

Ĉi-foje mi bedaŭrinde ne povas sendi al vi invitilon por la venonta "Vespero 3000", alivorte nia "Zamenhofvespero".

Ne temas pri tio ke nia bakisto ne povos al ni garantii la liveradon de la tradiciaj tortoj, sed pri tio ke Kovimo ĉi-foje ĝenas la plezuron.

 

Pro tro da kazoj de kontaĝo, la estraro devis decidi nuligi nian celebradon, kaj prokrasti la tutan okazaĵon ĝis posta dato.

Eble la 12-a de januaro eblos, sed ni devos atente gvati la evoluon de la situacio.

 

Do, la postmorgaŭa kunveno estas nuligita, sed ni jam esperas ke pozitiva evoluo de la kontaĝoj signifos nur prokraston.

 

La estraro deziras al vi ĉiuj feliĉajn prudentajn jarfinajn festojn, kaj esperas revidi vin eĉ pli multnombre ol en la pasinteco.

 

Ivo Schenkel
Por la estraro de Esperanto 3000 - Loveno