13-a de oktobro - Vespero 3000 - La Afrikansa

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Se vi regule konsultas nian retpaĝon, fejsbukpaĝon kaj Eventan Servon, vi certe jam estas informita pri nia venonta prelego:
La afrikansa: Esperanto de Sudafriko aŭ ido de la nederlanda.

Ni parolos pri la historio de la lingvo, ĝia simileco al nia nederlanda lingvo, kaj kiuj estas la precipaj diferencoj.

Aldone ni prezentos kelkajn sonfragmentojn kaj bone kompreneblajn kantojn de en Sudafriko famaj kantistoj.

 

Ne maltrafu tiun prelegon. Estos tempo por starigi demandojn kaj opiniojn post la prelego.

 

Ĉar la prelego okazos per "Zoom", jen la ligilo kiun vi bezonos:

 

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

La prelego daŭros de la 19-a ĝis la 21-a horo!

 

Ĝis merkredo!

por Esperanto 3000,
Ivo Schenkel