Vespero 3000 hodiaŭ 11-a de decembro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Malgraŭ malfruo kaj lastmomenteco, ni invitas vin ĉiuj kore al la "Zamenhofvespero" de nia klubo, tiel kiel publikigita en nia dumonata revuo. Estos ĉi-foje bunta programo kun ludoj kaj la tradicia senpaga torto.

Se vi ankoraŭ sukcesas averti nin pri via ĉeesto, ni dankos vin, ĉar tiel ni povos certigi ke la torto sufiĉe abundos. Vi povos fari tion pere de ĉi tiu retadreso.

 

Ĝis ĉi-vespero!

 

Ivo Schenkel

Por: Esperanto 3000
Brusselsestraat 63
Loveno

 

Ni komencos je la 19-a horo! Ne forgesu!