Forpaso Leontine Janssens

 

Karaj,

 

Nicky sciigis nin ke la 7-a de septembro forpasis Leontine Janssens, post longa lukto kontraŭ malsano.

Leontine estis fervora kunlaborantino de la Verda Stelo en Antverpeno kaj FEL, ŝi daŭre okupiĝis pri fizika laboro en la lokaloj, akcepto de gastoj per Pasporta Servo, kaj ĉiam estis preta agadi kaj pacience helpi la esperantistojn ĉe iu ajn laboro. Ŝi mankos al multaj esperantistoj kiuj konis ŝin dum multaj jaroj pro sia ĉiama afableco.

Tiuj kiuj konis ŝin, kaj tiuj kiuj ŝatas honori ŝin, certe volos ĉeesti ŝian lastan vojaĝon ĉi-sabate, 14-a de septembro, en la baziliko de Edegem, je la 10-a matene.

 

Amike salutas,

 

Ivo Schenkel

por: Esperanto 3000