Ĝenerala Asembleo 8-an de majo

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Morgaŭ Esperanto 3000 celebros sian ĉiujaran Ĝeneralan Asembleon.

Ni pririgardos la financan staton de la asocio kaj akceptos novajn estraranojn.

Si vi sentas ke vi povas iagrade kunlabori kun ni, ĉar vi kelkfoje havas originalajn ideojn, aŭ tutsimple ĉar vi deziras iom senbalastigi la ĝisnunajn estraranojn, vi nepre devas ĉeesti.

Kiel ĉiam, ni atendas vin multnombre.

 

Por Esperanto 3000

Ivo Schenkel

 

Ni kunvenos en:

Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

je la 20h!