Zamenhofvespero 14-a de decembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

La 15-an de decembro 1859 naskiĝis en Pollando Ludoviko L. Zamenhof, kreinto de Esperanto.

Tiun naskiĝdatrevenon ni ĉiujare rememoras, ĉi-jare dum nia Vespero, la 14-a de decembro.

 

Antaŭ 500 jaroj, en 1516, Dirk Martens, tipografo en Loveno, presis la unuan eldonon de la fama libro de Thomas More, Utopio. Ankaŭ tion ni rememoros dum la Vespero, nome per prelego pri tiu sama ege interesa kaj inspira libro.

Dum la lastaj semajnoj okazis multaj aranĝoj kadre de Utopio: ekspozicioj, teatraĵoj, muzikaĵoj, debatoj, prelegoj,... Do, ankaŭ Esperanto 3000 devis organizi prelegon, en Esperanto, kvankam la libron mem oni ĝis nun ankoraŭ ne tradukis al Esperanto.

Ĉu vi sentas vin vokita por fari la tradukon?

Eĉ se ne, ni kore invitas vin ĉiujn, ĉeesti tiun lastan kunvenon de 2016, kaj ekscii pri la kuriozaj utopiaj ideoj de Thomas More. Eblos pridemandi, eblos diskuti.

 

Ni esperas ke vi venos amase!

 

Nia ĉiama adreso:

Romaanse Poort

Brusselsestraat 63

Loveno.