Vespero 8-a de junio

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Dum la lasta vespero de ĉi tiu laborjaro, ni lernos en Esperanto kelkajn erojn kaj kuriozaĵojn pri la lingvo, uzata de estone parolantaj estonoj kaj estoninoj de Estonio, mallonge: la estona.

Ĉar estas la lasta kunveno antaŭ la someraj ferioj, ni konsilas ke vi venu ankaŭ por aĉeti areton da esperantaj libroj, por agrable pasigi tiujn feriojn en la plaĝo, en la montaro, aŭ eble en via ĝardeno, okaze de strikoj de transportiloj aŭ blokado de aŭtovojoj.

Se mi bone memoras, trinkaĵoj estos senpagaj!

 

Ni atendos vin en:

Romaanse Poort

Brusselsestraat 63

Loveno

 

Salutas:

Ivo

por: Esperanto 3000