Nova laborjaro 2014-2015!

Karaj kursanoj,

 

Kvankam plisveltiĝinta, nia klubo daŭre laborados!

Venontĵaŭde 11-an de septembro, daŭriĝos nia daŭriga kurso.

Ebla programo:

  1. Martin rivelos al ni kiuj interesaj aferoj aŭ stultaĵoj, laŭ la esperantlingvaj revuoj, okazis ĉi-somere en Esperantolando kaj ekster ĝi.
  2. Eblaj nepre sciindaj komunikoj de la ĉeestantaro.
  3. Daŭrigo de la Erarologio (stilekzerco) de Rob Moerbeek. Pasintfoje ni atingis punkton 22. Mankas 23-44. Nepre kunprenu la materialon kiun mi disdonis en majo.
  4. Frazeologiaj kvizoj de Suso Moinhos (danke al Edukado.net)
  5. Se restas tempo: Alternativa Nobel-Premio (komprenekzerco kun sonmaterialo danke al Edukado.net).

Estu multnombraj!

 

Ivo.