Vide de la alproksimiĝanta nova jaro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj de Esperanto 3000,

 

Nome de Esperanto 3000 ni deziras al vi ĉiuj tre feliĉajn jarfinajn festojn, fruktodonan novan jaron kaj sukceson en nian komunan agadon por la diskonigado kaj disvolvado de nia komuna lingvo Esperanto.

 

Ni ankaŭ esperas vidi vin multnombraj dum niaj kunvenoj, kunsidoj kaj daŭriga kurso, sen forgesi nian tuttagan, tutlandan kunvenon kadre de la Semajno de Internacia Amikeco, sabaton la 22-an de februaro.

Cetere, dum tiu tago restas ankoraŭ multe da programeroj plenigendaj. Se vi volas paroli pri iu ajn subjekto dum almenaŭ 10 minutoj aŭ pli, bonvolu komuniki tion al ni, kaj ni rezervos spacon por via parolado.

 

Ĝis baldaŭa revido.

 

Nome de la estraro de Esperanto 3000

Loveno