Vespero 3000, morgaŭ 14-a de novembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Morgaŭ ni celebros la antaŭlastan Vesperon 3000 de la jaro 2012. La lasta estos la Zamenhofvespero 3000 en decembro.

Cetere, ĉu vi rimarkis ke lastatempe niaj Vesperoj nomiĝas "Babilvespero 3000"?

Do la celo estas babili, interŝanĝi ideojn, alporti novajn ideojn, proponi agadojn, ktp. Kaj kiel eble plej malmulte krokodiladi !

Krome, morgaŭ vi vidos projekcion pri la amuza semajnfino en la Ardenoj de antaŭ du monatoj.

Nepre ne manku tion !

 

Ni atendos vin ĉiujn en nia sidejo, kiel ĉiam: Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, 3000 Leuven.

 

Ĝis morgaŭ !

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000

Loveno