KVINFOLIO (Esperanta grupo de Ottignies-Loveno-la-Nova) invitas vin al sia ESPERANTO-TAGO

KIAM? sabaton la 10-an de junio.

KIO? programo:

  • ekde la dua kaj duono: Akcepto de la partoprenantoj
  • je la tria: Trezorserĉado en la stratoj de la urbo (LLN)
  • ĉirkaŭ la sesa: Malvarma bufedo kaj distraĵoj

KIE? en nia kunvenejo:

Maison des Verchons, 76, Rue de la Neuville, Louvain-la-Neuve

KIOM tio kostas ?

  • 8 eurojn se vi pagas antaŭ la dua de junio al konto 979-6251016-50 de Kvinfolio
  • 12 eurojn se vi pagas surloke

(tiuj prezoj ne inkluzivas la trinkaĵojn)

Ĉiel bonvolu vin enskribi, vi scias … estas pli facila por la organizantoj. Ni atendas vin.

Se vi havas demandojn, kontaktu André Demarque (a2marc@euphonynet.be) (010/41.29.25)


Mesaĝo de Ivo Durwael

Geamikoj,

En la 2a kaj 3a de majo, Katja Lödör, Hans Delnat, Agnes Geelen kaj mi komencis la laborojn por iom agrabligi la aspekton de la Esperanto-centro en Antwerpen.

Ni forspruĉis la plimulton de la fulgo de la fasado, ni lavis la flagrubandon ĉe la fasado, ni farbis per unu tavolo la pordon, la fenestrojn de la kelo, la kradojn antaŭ tiuj fenestroj kaj provis heligi la nigriĝintan gnejson.

La laboro ne estis finita, sed la disponebla tempo de tiu kvaropo tiam elĉerpiĝis.

Mi ne mencias tion por kolekti laŭdojn sed por trovi solidarecon. La Esperanto-domo estas ja atingaĵo de la Esperanto komunumo en Flandrio kaj do iom la respondeco de ĉiuj tieaj aktivaj Esperantistoj. Mi taksas ke ni bezonas ankoraŭ 4 labortagoj por meti du tavolojn da farbo sur la fenestroj de la teretaĝo kaj aldoni duan tavolon sur jam farbitaĵoj.

Se ni trovas 8 volontulojn, kiuj volas disponigi duonan tagon, la tuta laboro estos preskaŭ senpene finita. Kiam mi denove trovos skipon da volontuloj, ni daŭrigos la laborojn. Vi jam nun anoncu vin ĉe mi kun aldono de tagoj aŭ periodoj eblaj aŭ neeblaj. Poste mi denove kontaktos vin.

Elkoran antaŭdankon. Via,

Ivo Durwael, ivo@fel.esperanto.be