Esperanto 3000 partoprenos.......

al la serĉpromenado, bufedo kaj magio-presentado en Loveno-La-Nova.

Sabaton la 30-an de Aprilo la juna Esperanto grupo de L-L-N organizos esperantan serĉpromenadon en L-L-N.

La promenado temos pri skulpturo kaj arkitekturo.

Poste, ĉirkaŭ 18h., okazos verspermanĝo kaj magio esperante prezentata de Michel Feys, fizikisto, meteologisto kaj profesia magiisto.

KIAM: sabaton la 30-an de Aprilo ekde la 14a horo

KIE: akcepto de la partoprenantoj en "la Maison des Verchons", 76, rue de la Neuville en Loveno-La-Nova (mendu mapon)

PROGRAMO:

  • de la 14a ĝis la 15a: akcepto de la partoprenantoj
  • de la 15a ĝis la 17a: serĉpromeno tra LLN
  • de la 18a ĝis la 19a kaj duono: bufedo
  • je la 19a kaj tri kvaronoj: serĉpromenpremio
  • de la 20a ĝis la 21a: prestidigitado de Michel Feys

ALIĜO KAJ PARTOPRENO AL ELSPEZOJ:

Bonvolu kompletigi kaj resendi la ĉi-suban aliĝilon, kaj pagi vian kotizmonon al numero 979-6251016-50 de KVINFOLIO aŭ surloke.

10 eurojn po persono, krom 7- ĝis 16-jaraĝaj infanoj (5 eurojn) kaj malpli ol 7-jaraĝaj (senpage)

Ni antaŭĝuas revidi vin la 30an de Aprilo

Elkore,

Je la nomo de la esperanto-grupo KVINFOLIO de Ottignies-LLN,

Jean Annet, Alain Delmotte, André Demarque kaj Yves Eeckhout

Retadreso: eeckhout.gailly@skynet.be

Poŝtadreso: KVINFOLIO 38, avenue de l'Espinette 1348 OTTIGNIES-LLN

tel: 010-45 01 95

ALIĜILO

Familia nomo:

Persona nomo:

Poŝtadreso:

Retadreso:

Telefono:

Mi aligas

..... personojn kiuj estas pli ol 16-jaraĝaj

..... infanojn kiuj estas inter 7 kaj 16-jaraĝaj

..... infanojn kiuj estas malpli ol 7-jaragaxaj

kaj pagas ..... eŭrojn al numero 979-6251016-50 de KVINFOLIO

aŭ (forstreku la netaŭgan mencion) mi pagos surloke ..... eŭrojn