nl

Loveno, Belgio

Verkis: Koen Vanhoof, estrarano kaj ĉefredaktoro de Esperanto 3000 Leuven, marto 2002. Lasta korekto/aldono februaro 2003.

 

Loveno ('Leuven') troviĝas en la provinco Flandra Brabanto, en la nederlandlingva parto de Belgio. Pro sia centra situo en la lando, ĝi estas perfekta elirejo por pli bone malkovri Belgion. Sed ankaŭ Loveno mem indas viziton.

La historio de Loveno komenciĝis ĉirkaŭ 130.000 a.K. Uzitaj fajroŝtonoj kiuj estis trovitaj dum prifosadoj pruvas ke jam en tiu epoko troviĝis homoj en la ĉirkaŭaĵo de Loveno.

La Nervianoj kaj Eburonoj dum jarcentoj loĝis en la lovena regiono. Ĉirkaŭ 58 a.K. Julio Cezaro konkeris Gaŭlujon kaj plene ekstermis la genton de la Eburonoj. Prifosante oni retrovis restaĵojn de romiaj vilaoj el la dua duono de la unua jarcento post Kristo.

Nur en 884 unuafoje skriba dokumento mencias la nomon Loveno, en formo de Lovanium. Ankoraŭ daŭros plurajn jarcentojn antaŭ ol ĉi tiu malgranda setlejo elkreskos ĝis unu el la plej gravaj urboj de Brabanto. Lovanium signifas 'rapide fluanta akvo' kaj montras al malgranda rivereto sude de la nuna urbocentro. Aliaj fontoj, inter kiuj Justus Lipsius kiu loĝis tie ĉi, serĉas la originon de la urbonomo ĉe la kunmetado 'lo' (arbaro) kaj 'ven' (marĉo).

Sian gravecon Loveno dankas al la duko “Lamberto kun la barbo”. Fine de la dekunua jarcento li ekloĝis sur insulon en la rivero Dilo ('Dijle'). En la komenco de la dekdua jarcento unu el liaj posteuloj nomigis Lovenon ĉefurbo de la dukejo Brabanto, kiu en tiu epoko ampleksis pli-malpli la nunajn provincojn Flandra Brabanto, Valona Brabanto, Antverpeno kaj Norda Brabanto (nuntempe en Nederlando). Ĉar Loveno ankaŭ oportune situiĝis ĉe la bordoj de la Dilo kaj pro la vojo de Bruĝo al Kolonjo, la ekonomia kaj politika graveco de la urbo daŭre kreskadis. Por pli bone protekti la urbon ĉirkaŭ 1160 la malnova feŭda fortikaĵo estis anstataŭigata de ŝtona zonmuro, de kiu kelkaj partoj estas konservitaj kaj videblas en la urbo ĝis hodiaŭ.

En la dekdua-dektria jarcentoj en la urbo konstruiĝis adaptita komerca infrastrukturo: fiŝhalo, pandomo, viandodomo kaj grenhalo. Por kontentigi la bezonojn de la kreskanta loĝantaro oni ankaŭ konstruis plurajn novajn preĝejojn kaj kapelojn kaj aldonis duan zonmuron.

Tre grava por la posta evoluado de la urbo estis la fondiĝo de la universitato en 1425 de la duko Johano IV post konsento de la Papo. Origine la universitato havis kvar fakultatojn: religia juro, civila juro, artoj (la nunaj fakultatoj pri Sciencoj kaj Literaturo) kaj medicino. La instituto estis baldaŭ vizitata de studentoj kaj sciencistoj el la Nederlandoj, Francio, Germanio, Italio kaj Skotlando. La multaj eksterlandaj studentoj donis al la universitato internacian karakteron kiun ĝi neniam plu perdos. Tiun internaciecon tri fakultatoj de la universitato (nome Sciencoj, Aplikataj sciencoj kaj Aplikataj biologiaj sciencoj) emfazas ankoraŭ hodiaŭ, interalie per sia preteco kunorganizi la internacian konferencon de OSIEK en 2002. La universitato igis Lovenon aktiva centro de intelekta agado. Inter ĝiaj studentoj kaj profesoroj troviĝis famaj figuroj kiel Adrianus de Utrecht (la posta Papo Adrianus VI, kies kolegio ankoraŭ viziteblas en la urbo), Erasmus kaj la lingvosciencisto Justus Lipsius. Tiujn lastajn memorigas du el la kelkdek statuoj en la urbo. Ankaŭ hodiaŭ la universitato daŭre influas la urban aspekton per siaj pli ol ducent universitataj konstruaĵoj kiuj situiĝas dise tra la tuta urbo.

La burgondia dekkvina jarcento cetere el konstruarta vidpunkto estis glorperiodo por Loveno. La majesta urbodomo, la gildodomoj nomataj Tablorondo kaj la belega gotika Sankt'Petra preĝejo inter aliaj estis konstruataj en tiu epoko.

La plibonigo de la interurbaj vojoj transformis Lovenon en centro de transita trafiko de la haveno de Ostendo ('Oostende') al Germanio.

Post kiam la universitato estis fermita dum la Franca Revolucio, ĝi denove malfermiĝis sub Vilhelmo I en la jaro 1817. Ĝis 1835 la universitato neniam havis lingvan problemon. Ĉiuj lecionoj ja estis instruataj en la latina lingvo. Tio ŝanĝiĝis post la ekesto kaj sendependiĝo de Belgio en 1830. Ekde tiam la lecionoj estis instruataj nur en la franca, la lingvo de la burĝa klaso. La lingvoproblemo nur en 1968 estis definitive solvita per la disigo de la Katolika Universitato Leuven en nederlandlingvan "Katolieke Universiteit Leuven" kaj franclingvan "Université Catholique de Louvain". Tiu ĉi lasta universitato establiĝis dudek kilometrojn sude de Loveno: oni konstruis por ĝi tutnovan urbon Nova Loveno ('Louvain-la-Neuve') meze de kio antaŭe estis kamparo, en la franclingva parto de Belgio.

Loveno estis grave detruita dum ambaŭ mondmilitoj, precipe inter la stacidomo kaj la centro. Tio ebligis la rektigadon de ĉefstrato inter la stacidomo kaj la urbodomo, la nuna Aliancana strato ('Bondgenotenlaan'). Krome la stratplano kaj multaj malnovaj urbopartoj estis gardataj. La universitata biblioteko estis dufoje tute detruita en la du mondmilitoj. La nuna bela konstruaĵo estas donaco de usonaj universitatoj post la Dua Mondmilito. Ankaŭ la urbodomo, kiu estis iom difektita per bombo kiu falis laŭ la fasado sed feliĉe ne eksplodis, estas tute renovigita kaj nuntempe denove plene montras sian monumentecon en sentrafika centra placo.

Loveno estas laŭ grandeco la kvara urbo de Flandrio, sed tamen ĝi restis urbo laŭ homecaj mezuroj, kie la loĝantaro same kiel la studentoj bone vivas. Ekde la unua de januaro 1995 Loveno estas le ĉefurbo de Flandra Brabanto. Baldaŭ pretiĝos la nova provinca domo apud la stacidomo.

Plej fama en Loveno estas la universitato, kun siaj diverslandaj studentoj. Sed kie estas studentoj, tie ankaŭ estas festoj. Kaj kie estas festoj, tie necesas biero. Jam antaŭ pli ol 2000 jaroj la belgoj sciis kiel fari bieron. Ĝis hodiaŭ ili neniam forgesis tiun procedon. En Loveno troviĝas la plej moderna bierfarejo de Belgio kaj laŭ grandeco la dua en la mondo.

Ankaŭ en Esperantujo Loveno ne estas nekonata. La loka asocio organizas, krom la normalajn klubaktivecojn, en ĉiu para jaro nacian feston okaze de la Semajno de Internacia Amikeco, al kiu vere ĉiu bonvenas. Homoj el la tuta Belgio, sed ankaŭ el la ĉirkaŭantaj kaj aliaj landoj ĉiam partoprenas ĝin. En 1982 350 junuloj el 42 landoj vizitis la urbon okaze de la 38-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Loveno havas legendan gastamon kaj interenacian elradiadon. Kune dank' al tio la IJK estis granda sukceso. Same kiel tiam, la organizado de la IEK en julio 2002 estis denove detale preparita.