UN-jaro de la Lingvoj 2008


Mesaĝo de S-ro Koichiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008

Koichiro Matsuura  

La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. UNESKO, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto .

 

La Organizaĵo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.

La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj individuoj kaj por ilia paca kunekzistado. Ili estas strategia faktoro por antaŭeniri al daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka kuntekstoj.

La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj en 2000.

Kiel faktoroj de socia integriĝo, la lingvoj efektive ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malriĉeco kaj malsato (JEC 1); kiel kolonoj de alfabetiĝo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaŭ nepraj por atingi universalan unuanivelan edukadon (JEC 2); la batalo kontraŭ HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsanoj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin; kaj la konservado de lokaj kaj indiĝenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas kerne ligita al lokaj kaj indiĝenaj lingvoj.

Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj ĝia Agoplano (2001), la Konvencio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredaĵo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimoj (2005).

Tamen, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nuntempe estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj – malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon – forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.

Ni devas nun urĝe agi. Kiel? Per la kuraĝigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj ebligantaj al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaŭ kuraĝigante la parolantojn de superrega lingvo regi alian nacian aŭ regionan lingvon kaj unu aŭ du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene akceptita, ĉiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondiĝinta mondo.

Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizaĵojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj ĉiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antaŭenigon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj, aparte de tiuj endanĝerigitaj, en ĉiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivoj.

Ĉu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aŭ la klera medio; ĉu per projektoj por savtenado de endanĝerigitaj lingvoj aŭ antaŭenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integriĝo; aŭ per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indiĝenoj aŭ inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata ĉie.

La 21-a de februaro, kiel dato de la naŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, havos elstaran signifon kaj estos aparte taŭga limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antaŭenigon de lingvoj.

Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la ciberspaco kaj komerco.

La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan ŝancon por fari decidan antaŭeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.

Koichiro Matsuura

 

Tago de la gepatraj lingvoj 2008-02-21


Laŭ iniciato de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, la nuna jaro estis proklamita kiel Internacia Jaro de Lingvoj, kies aktivadojn kunordigas Unesko. UEA de pli ol 50 jaroj estas kun ĝi en oficialaj rilatoj, post kiam ĝi en la fama rezolucio deklaris, ke la atingaĵoj de Esperanto kongruas kun ĝiaj celoj kaj ideoj. Ne mirige, ke la E-komunumo tuj reagis al la alvoko de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, ke la ideo "lingvoj gravas" estu diskonigita ĉie, ia. proklamante la kongresan temon de sia jubilea Universala Kongreso en Roterdamo-2008 Lingvoj, trezoro de la homaro. Tio estas iniciato sur la plej alta ŝtupo de la organizita E-movado.

Multaj aliaj estas kaj estos dum la tuta jaro 2008 entreprenataj loke. Ili estas kaj estos entreprenataj de esperantistoj, aŭ se vi preferas Esperanto-parolantoj, homoj kiuj sentas la profundan bezonon kaj scivolemon komuniki, rilati kun aliaj homoj sur regiona kaj monda, internacia niveloj. Multaj el ili ellernis Esperanton kiel laŭvican lingvon, aliaj konatiĝas kun novaj naciaj lingvoj jam ellerninte Esperanton. Tial la E-parolantoj estas pli konsciaj pri la lingvaj demandoj. Laŭ la propra sperto ili estas kapablaj argumenti, ke Esperanto estas pli justa solvo de la lingva problemo en la mondo, ebliganta lingvan egalecon al ĉiu, neatingeblan pere de la nacia lingvo. Ili estas ankaŭ kapablaj argumenti, ke Esperanto donas pli facilan solvon, ĉar ĝi estas pli facile lernebla ol kiu ajn nacia lingvo.

Kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj estas kelkaj tagoj apartaj, kiuj povas fariĝi en nia E-komunumo laŭvica okazo por denove deklari nin defende por la monda lingva heredaĵo, kontraŭstarante truditan tutmondiĝon, kiu ne respektas homojn, nek iliajn lingvojn kaj kulturojn. Unu el la plej proksimaj estas la Tago de la Gepatra Lingvo, solenota la 21-an de februaro nunjare jam la 9-an fojon.

En sia masaĝo pri la solenado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008 la Ĝenerala Direktoro de Unesko atentigis pri la danĝero, ke en la daŭro de kalkaj generacioj povas malaperi pli ol la duono el la sep mil lingvoj parolataj en la mondo, kio estas reala minaco pri kultura malriĉiĝo de nia homa civilizacio. Por ni tio estas la okazo memorigi, ke esperantistoj strebas konservi ĉiujn gepatrajn lingvojn kaj en internaciaj kontaktoj ili proponas aplikon de neŭtrala lingvokomunikilo ne ekskludante la tiucelan uzon de nacia(j) lingvo(j), sed kontraŭstarante trudan aplikadon malaperigantan naciajn lingvojn de sur la monda scenejo.

Ludwig WittgensteinJam en la komenco de la 20-a jarcento unu el la plej grandaj filozofoj Ludwig Wittgenstein diris: La limoj de mia lingvo difinas la limojn de mia mondo. Ĉiu lingvo estas portanto de la nacia identeco kaj ĝia kultura bunto, ĉiu estas trezora gemo en la monda lingvohereda diverseco. Ĉiu el la E-parolantoj havas pri tio plenan konscion.

Sed kion ni esperantistoj povas fari konkrete, utiligante la nunjaran Tagon de la Gepatra Lingvo?

Renato CorsettiRelegi kaj trastudi en niaj grupoj kaj kluboj la pasintjaran Deklaron lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo de la tiama UEA-prezidanto, Renato Corsetti.

UEA proponas konkretan helpilon, inform-folion utiligeblan por informi neesperantistojn, kiel ni okupiĝas pri la gepatraj lingvoj.

Sed krome, valoras konatiĝi kun la situacio de niaj propraj naciaj lingvoj. Profundigi konojn pri danĝeroj aperintaj historie en ilia evoluo. Ekzemple poloj en la daŭro de la pli ol 120-jaraj dispartigoj, malgraŭ premo de la aneksintoj kaj elnaciigaj kampanjoj, sukcesis savi la komunan lingvon. Tio ebligis post la 1-a mondmilito la renaskiĝon de la pola ŝtato kaj de la pola identeco. Sed tio estas ekzemplo de nur unu nacia lingvo. Ni povas kolekti pli multajn.

Valoras konatiĝi kun la nuntempaj danĝeroj, transformiĝoj en niaj naciaj lingvoj. Valoras konatiĝi kun institucioj ekzistantaj en la unuopaj landoj gardantaj la nacian lingvosubstancon. Valoras interŝanĝi tiujn konojn inter diverslandaj kluboj kaj grupoj kaj utiligi ilin prelege por la ekstera, nacia publiko, ekzemple en lernejoj troviĝantaj sub la patroneco de Unesko. Landnivele valoras informi pri tiuj iniciatoj proprajn Unesko-komitatojn kaj aliajn neregistarajn organizojn kun celoj similaj al niaj kaj sur tiu platformo intimigi reciprokajn kontaktojn. Ne laste, necesas diskonigi informojn pri siaj aktivadoj, sukcesoj. Sciigante ilin al la landaj respondeculoj pri la informado, al UEA kaj ĝia informrespondeca estrarano.

En iu el siaj deklaroj, lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo, la Ĝenerala Direktoro de Unesko Koïchiro Matsuura deklaris ke La gepatraj lingvoj estas unikaj tiusence, ke ili difinas la homajn estaĵojn ekde la enmondiĝo, liverante specifan alrigardon al la mondo, kiu efektive neniam malaperas, sendepende de la nombro de pli poste alproprigitaj lingvoj. La lernado de aliaj lingvoj estas la maniero konatiĝi kun alia mondpercepto kaj aliaj sintenoj.

La nunjara Tago de la Gepatra Lingvo povas ankaŭ stimuli seriozajn esplorojn inter la Esperanto-denaskuloj, multfoje plurlingvaj, kaj junaĝaj E-lernantoj, por ricevi riĉan dokumentmaterialon pri la fenomeno La limoj de mia lingvo difinas la limojn de mia mondo. Tio povus esti ĝermo de estontaj studoj pri tio kiel - se parafrazi la vortojn de Ludwig Wittgenstein- Esperanto vastigas la limojn de mia mondo.

La baldaŭa Tago de la Gepatra Lingvo instigu nin rimarki alilandanojn, enmigrintojn en niaj landoj kaj konatiĝi kiamaniere estas realigata ilia rajto al la gepatra lingvo. La Tago de la Gepatra Lingvo stimulu nin proksimiĝi al ili kaj ankaŭ al ili proksimigi la idealojn kaj praktikajn eblecojn de la Internacia Lingvo, proponante niajn lingvokursojn, nian lingvokomunumon.

Fine, la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo profundigante nian scion kaj konscion pri la neceso gardi la lingvodiversecon de la mondo, konsciigu al ni la moralan devon paroli laŭtvoĉe pri Esperanto, laŭ la vortumo de Renato Corsetti: negepatra internacia lingvo - gepatralingvo-protekta.Barbara Pietrzak

Barbara Pietrzak, UEA-estrarano pri informado

 

Valid HTML 4.01 Transitional Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2008-12-31