nl

Privatecdeklaro de la asocio Esperanto 3000 a.s.p.c.

Kiel asocio sen profita celo ni respondecas pri la prilaboro de viaj personaj donitaĵoj. Se post legado de ĉi tiu privatecdeklaro vi havas demandojnpri ĝi, aŭ se vi volas kontakti nin pri ĝi, vi povos fari tion per jenaj kontaktvojoj:

Esperanto 3000
Karekietenlaan 14,
BE 3010 Kessel-Lo
privateco@esperanto3000.be

Al kiuj ĉi tiu privatecdeklaro estas destinita?

Ĉi tiu privatecdeklaro estas aplikebla al ĉiuj niaj nunaj kaj pasintaj membroj, partoprenantoj de aktivecoj, personoj kiuj montris intereson pri niaj aktvecoj, servoj aŭ produktoj, klientoj kaj eblaj klientoj, kaj liverantoj.

Por kio ni prilaboras kiujn personajn donitaĵojn?

Viaj personaj donitaĵoj estas prilaborataj de Esperanto 3000 por atingi la sekvajn celojn, kaj kun jenaj juraj pravigoj:

  • Membroadministrado kaj servado de membroj (efektivigo de interkonsento)
  • Partopreno al pagendaj aktivecoj aŭ al aktivecoj ĉe kiuj antaŭa enskribo estas deviga aŭ dezirata (efektivigo de interkonsento)
  • Forsendo de informoj pri niaj aktivecoj, de novaĵleteroj kaj invitoj (pravigebla intereso)
  • Forsendo de nia revuo kaj de la elektronika novaĵletero (efektivigo de interkonsento)
  • Akiro de subvencio de aŭtoritatoj (leĝa devo)

Se la prilaborado de personaj donitaĵoj okazas surbaze de konsento, vi ĉiam havas la rajton repreni la donitan konsenton.

Por la ĉi-supraj celoj, ni povas demandi de vi la sekvajn personajn donitaĵojn kaj/aŭ prilabori ilin:

  • Personaj identecdonitaĵoj: nomo, antaŭnomo, adreso
  • Kontaktodonitaĵoj: telefonnumero, retpoŝtadreso
  • Personaj karakterizoj: naskiĝdato, naskiĝloko, sekso/genro, ŝtataneco
  • Financaj donitaĵoj (i.a. kontnumero, pagoj, ...)
  • Ĉeesto
  • Bildmaterialo: fotoj, videofilmetoj, registraĵoj, ...)

Ni kolektas nur personajn donitaĵojn kiujn vi mem konigas al ni per diversaj manieroj (i.a. enskribformularoj, demandaroj kaj kontaktformularoj en nia retejo, persona kontakto, ...). Ni ne kolektas personajn donitaĵojn per eksteruloj, escepte de informoj kiujn ni ricevas de nia tegmenta asocio, la Flandra Esperanto-Ligo.

Ni uzas la kolektitajn informojn nur por la celoj por kiuj ni ricevis la donitaĵojn.

Donitaĵoj kiujn vi mem donas aŭ ne donas

La menciitaj donitaĵoj devas, laŭ la kazo, esti donataj por povi membriĝi aŭ por povi partopreni al aktivecoj de la asocio.

Esceptoj je tio estas

  • Bildmaterialo (por reklamado)
  • Kontaktodonitaĵoj (por anonci aktivecojn)

La rezulto de ne donado de tiuj donitaĵoj estas la ne publikigado de celitaj fotoj de vi, kaj la ne ricevado de ne petitaj anoncoj.

Havigo de personaj donitaĵoj al eksteruloj - prilaborantoj

Ni ne havigas personajn donitaĵojn al eksternaj servodonantoj.

Havigo al eksteruloj - ricevantoj

Ni dividas personajn donitaĵojn kun la sekvaj eksteruloj:

  • Ligitaj organizoj kiu apartenas al la ekosistemo de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL mem kaj aliaj lokaj grupoj)
  • Partneroj kun kiuj ni kune organizas aktivecojn, pri kiuj ni interŝanĝas listojn de partoprenantoj
  • Publikaj servoj (i.a. subvenciantaj aŭtoritatoj, ...)

Kompreneble ni obtenas kun tiuj eksteruloj la necesajn interkonsentojn por garantii la sekurigon kaj la konfidencan pritraktadon de viaj donitaĵoj.

Cetere ni ne havigos la de vi donitajn donitaĵojn al aliaj eksteruloj, krom se tio estas leĝe necesa kaj permesata.

En neniu momento ni vendas aŭ ludonas personajn donitaĵojn al eksteruloj.

Ni ankaŭ ne transdonas viajn kontaktodonitaĵojn al eksteruloj por komercaj celoj.

Ni ja povas dividi viajn personajn donitaĵojn kun eksteruloj se vi permesis tion al ni. Vi ĉiam konservos la rajton repreni tiun konsenton.

Ni ne havigas personajn donitaĵojn al subjektoj kiuj estas establitaj ekster la Eŭropa Ekonomia Areo.

Tempolimo de konservado

Esperanto 3000 a.s.p.c. konservas viajn personajn donitaĵojn ne pli longe ol necese por atingi la celon por kiu ili estas donitaj, observante la tempospacon necesan por plenumi la leĝajn devojn (i.a. koncerne librotenadon). Tempolimoj de konservado ja povas malsami laŭ la celo.

Viaj rajtoj koncerne viaj donitaĵoj

Vi havas la rajton de trarigardo kaj de kopio de la personaj donitaĵoj kiuj koncernas vin.

Vi havas la rajton de korektado kaj de kompletigo se viaj donitaĵoj estas malĝustaj aŭ malkompletaj.

Vi havas la rajton de viŝado (forigo) de personaj donitaĵoj kiujn ni ricevis de vi, kaj kiuj ne plu estas strikte necesaj por la celoj por kiuj ili estis prilaborataj. Ni rezervas al ni la rajton decidi ĉu via peto estas pravigebla.

Vi havas la rajton de limigado de prilaboro de donitaĵoj: se vi kontraŭstaras la prilaboradon de certaj donitaĵoj, vi povas peti ke ni ĉesu tiun prilaboradon.

Vi ankaŭ povas kontraŭstari (protesti) kontrau la maniero laŭ kiu certaj personaj donitaĵoj de vi estas prilaborataj. Ekzemple vi havas la rajton kontraŭstari la uzadon de viaj personaj donitaĵoj por celoj de reklamado (per forstrekeblo en retpoŝtaĵoj).

Vi ankaŭ havas la rajton transdonigi per ni la de vi donitajn donitaĵojn al vi mem aŭ laŭ via prefero rekte al alia subjekto.

Per la adreso supre de ĉi tiu privatecdeklaro, vi povas kontakti nin por uzi viajn rajtojn, donante pravigon de via peto.

Ni povas peti ke vi legitimu vin antaŭ ol ni povos cedi al la antaŭmenciitaj petoj.

Neniu kategorio de personoj estas subjekto de kiu ajn formo de aŭtomata decidado aŭ profilado.

Plendoj

Se vi havas plendon pri la prilaborado de viaj personaj donitaĵoj aŭ pri la uzo de viaj rajtoj, ni petas ke vi rekte kontaktu nin pri tio.

Vi ĉiam rajtas meti plendon ĉe la kontrolanta aŭtoritato sur la tereno de la protektado de donitaĵoj:
   Gegevensbeschermingsautoriteit (GBA)
   Drukpersstraat 35, 1000 Brussel
   agd-gda@privacycommision.be

Ŝanĝoj al ĉi tiu privatecdeklaro

Esperanto 3000 a.s.p.c ĉiam povas ŝanĝi sian privatecdeklaron. Pri tiu ŝanĝo ni faros anoncon en nia retejo.