Vespero 3000 - 11-a de oktobro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Vi verŝajne jam scias aŭ legis en la revuoj: ĉi-merkredon venos Yves Nevelsteen por paroli pri la lastaj atingoj de Esperanto en la informadika kampo.

 

Li parolos pri kiel skribi laŭ simpla maniero la ĉapelitajn literojn, pri novaj vortaroj (ĉu vi jam konas "Komputeko-n", ekzemple?), lerniloj, aŭdvideaĵoj, Amikumu, kaj aliaj.

Li faris tion jam sukcese en kelkaj aliaj kluboj.

Se vi jam havas alian rendevuon aŭ farendaĵon postmorgaŭ: nuligu ĝin, ĉar vizito al nia Vespero 3000 estos nepre multe pli interesa!

Poste restos tempo por fari demandojn antaŭ freŝa biero aŭ alia trinkaĵo.

 

Kiel ĉiam: ni atendos vin multnombre. Ne embarasu nin!

 

Amike via:

Ivo Schenkel
Por: Esperanto 3000 - Loveno

 

Ni kunvenos en CC Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Leuven