Vespero 3000 - 13-a de septembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Ni esperas ke vi maksimume profitis de la somero kaj ĝiaj feriaj eblecoj, kaj nun sentas vin sufiĉe ripozintaj por denove lanĉi vin en novan laborjaron favore al Esperanto.

Merkrede ankaŭ Esperanto 3000 eklanĉos sin per prezento de bela Esperanta aranĝo dum la monato de julio kiel jam anoncita en nia freŝdata revuo.

Ĉu ankaŭ vi partoprenis iun Esperanton aranĝon dum la ferioj? Eble vi vizitis aŭ gastigis esperantistojn ? Tiukaze restos sufiĉe da tempo por iom rakonti pri tio dum nia unua "Vespero 3000".

Esperanto 3000 ĉiumaniere parolos al vi pri SES (Somera Esperanto Studado) 2017, en Banská Štiavnica, kaj ilustros tion per multkoloraj lumbildoj, kaj restos al vi amaso da tempo por fari demandojn, kaj rakonti pri viaj propraj someraj spertoj.

 

Ni atendas vin mulnombraj!

 

Ivo Schenkel
Esperanto 3000

 

Rendevua adreso:

CC. Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno