Teatraĵo "ESPERANTO" 29-a de septembro en OPEK

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

La Lovena Kultura Centro 30CC, organizas kune kun OPEK teatraĵon de Lucas Derycke kun la titolo "ESPERANTO".
Pri la enhavo kaj detaloj pri prezoj kaj enirbiletoj vi povas konsulti la sekvan retejon:

http://www.nieuwstedelijk.be/project/esperanto

Ĝis nun jam 8 personoj inter ni aĉetis enirbileton.
Restas en tiu ĉi momento ankoraŭ sidlokoj. Se vi volas akompani nin, aĉetu tuj.

Vi povas ankaŭ preferi iri ĵaŭdon la 28-a. Ankaŭ restas lokoj. Tiel ĉeestos esperantistoj al almenaŭ du malsamaj prezentoj.

 

Plej multnombraj ni estos, plej bone!

 

Ĝis la 29-a (aŭ 28-a) de septembro!

 

Ivo Schenkel
por: Esperanto 3000

 


Valid HTML 4.01 Transitional