Vespero 3000 - morgaŭ 11-a de januaro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Al ĉiuj, nome de la estraro de Esperanto 3000, feliĉan novan jaron.

Por Esperanto 3000, la jaro komenciĝos per la unua "Vespero 3000", dum kiu ni pridiskutos la verkon "Utopia" de Thomas Morus, presita en Loveno antaŭ 500 jaroj.

Jam dum la Zamenhof-vespero, lastdecembre, Martin klarigis kaj komentis al ni la enhavon de la libro.

Morgaŭ ni transdonos al vi foliojn kun kelkaj el la aspektoj pri kiuj parolis Rafaelo Babilemulo, post liaj vojaĝoj al la insulo "Utopio".

Ne gravas ĉu vi legis aŭ ne legis la verkon. La vidpunktoj de la insulanoj estas klaraj, kaj ĉiuj el ni estos liberaj por prezenti siajn opiniojn pri ili.

Vigla diskutado sekvos, tiel mi esperas.

 

Partoprenu, parolu kaj aŭskultu la opinion de la aliaj ĉeestantoj!

 

Ni atendas vin en:

 

Romaanse Poort

Brusselsestraat 63

3000 Loveno

 

Ĝis morgaŭ!

 

Ivo Schenkel

por: Esperanto 3000