Vespero 3000 - 12-an de oktobro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

La dua "Vespero 3000" de la nova laborjaro okazos postmorgaŭ.

Ni priparolos la reagojn de pluraj membroj al la raporto pri la diskutrondo pri la estonta agado de Esperanto 3000 kaj de ĝiaj membroj (do de vi ĉiuj!), de la pasinta Vespero.

 

Krome ni prezentos mallongan raporton pri la pasinta Beneluksa Kongreso en Lier, pri kiu vi jam povas spekti kelkajn bildojn en nia "Vizaĝlibra paĝo": Esperanto 3000.

 

Se restas tempo, ni prezentos kelkajn mirindajn konsilojn kiujn donis Lydia Machova dum la pasinta Universala Kongreso en Nitra, Slovakio, por "Efike lerni lingvojn".

 

Ni do, kiel ĉiam, atendas vin amase en nia ĉiumonata ejo:
Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
3000 Leuven

 

je la 20-a horo.

 

Ĝis merkredo.

 

Ivo Schenkel
por Esperanto 3000