Zamenhofvespero merkredo 12a de decembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj de Esperanto 3000,

 

Venontmerkrede nia klubo siavice celebros siamaniere la iniciatinton de nia lingvo, D-ro Zamenhof.

 

Marc Vanden Bempt prezentos al ni revuon de la (kontraŭ)revolucio en Hungario en 1956. Li parolos pri la instigaj okazaĵoj, la faktoj kaj la postsekvoj de tiu revolucio, kaj ilustros tion vide.

 

Ni atendas multajn ĉeestantojn, ĉar ni kredas ke neniu volos manki tiun interesan kaj esceptan prelegon kaj postan diskuton.

 

Same kiel ĉiu jaro, Esperanto 3000 regalos la ĉeestantojn per senpaga torto kaj kafo/teo.

Por ebligi nin mendi sufiĉan kvanton da torto tamen, ni volas scii kiom da personoj ni bonvenigos.

 

Do, se vi venos, bonvolu sendi mesaĝeton al mi. Tio helpos nin multe.

 

Antaŭdanke kaj samideane salutas

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000

ivo.schenkel@telenet.be