Daŭriga kurso 24-an de oktobro!

Karaj kursanoj kaj interesiĝantoj:

 

Morgaŭ, duafoje ekde la komenco de la nova laborjaro, ni kunvenos por fari kelkajn interesajn kaj lernigajn ekzercojn.

Profitu kaj lernu kun ni, ĉar la proverbo diras: "per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso!"

 

Ni kalkulas je via ĉeesto! Ne timu! Ankaŭ komencintoj estas bonvenaj.

 

Vi trovos nin en CC Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, Leuven.

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000

Loveno