Ĝenerala Asembleo 9-an de majo

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj kaj kursanoj,

 

Ĉi-merkrede, 9-an de majo, okazos la ĉiujara Ĝenerala Asembleo de nia asocio.

Ĉiuj estas bonvenaj kaj kore invitataj partopreni.

Vi lernos tie pri la ĝenerala stato de nia asocio, la pasintaj agadoj kaj la financa situacio.

Se vi volas helpi nin plenumi iun taskon ene de la estraro, vi estos eĉ pli bonvena, ĉar ni urĝe bezonas volontemajn kunlaborantojn.

Plurajn planojn ni momente ne povas plenumi pro manko de kunlaborantoj.

Tiujn planojn vi trovos en la jarlibro kiu aperos baldaŭ.

Ankaŭ estos enmanigataj la diplomoj de la elementa kurso al la sukcesintaj partoprenintoj.

 

Ni atendas vin amase en la Kultura Centro Romanika Pordo, Brusselsestraat 63, Leuven, je la 20-a horo (pordo malfermota ekde la 19.30h)!

 

Ĝis merkredo!

 

Ivo Schenkel

por Esperanto 3000

Loveno