Novembro 2011

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

  1. Babilvespero 3000 - merkredo 9-an de novembro

    Pasintsemajne okazis komuna kunveno kun la membroj de la Esperanto-klubo de Tineno "La Hirundo". La intenco estis kune ludi la ĉie konatan ludon "Monopoly". Malfeliĉe por la Lovenanoj (kaj bonŝance por la Hirundanoj), la Tinena grupo venkis.

    Kompreneble, ni Lovenanoj ne permesos ke ili ĝoju pri tio, sen lovena kontraŭstaro! Ni do kunvokas oficiale kaj urĝe ĉiujn membrojn por kontraŭbatali kaj renversi la situacion favore al Esperanto 3000 !

    La revenĝo okazos ĉi-merkrede en Brusselsestraat 63, nia kutima kunvenejo. Ni atendas vin, fidelaj monopoliistoj, ekde la 19.30h.

     

    Ĝis merkredo!

  2. Televida elsendo pri inter aliaj Esperanto

    Laste ni ricevis jenan mesaĝon:

    "

    Stand-up-comedian Roel C.Verburg, tekstschrijver Ivo de Wijs en Koefnoen-maker Owen Schumacher onderzoeken allerlei vormen van geheimtalen en kunsttalen. Wat weten zij van het Klingo, Spokaans of Esperanto? Welk nieuw werk levert dit op?

    In de VARAgids van week 45 staat een artikel over dit nieuwe programma. De cursus van Kees van Kooten en Wim de Bie (1972) wordt uitgebreid besproken, met een foto! "Lernu Esperanton"

    Een college Esperanto is een droom voor taalhobbyisten en taalhaters: de laatsten hebben hun kortste les ooit en de eersten krijgen een bouwpakket zonder eind.

    *Uitzending is op dinsdag 8 november om 20.25 uur, Nederland 2.

    "

    Ĉu ankaŭ vi rigardos??

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000

Leuven

 


Valid HTML 4.01 Transitional