Septembro 2011

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Jes jes, mi scias! Jes ja mankas ankoraŭ unu semajno antaŭ la unua "Vespero 3000". Mi trofruas. Sed mi hastas!

Ĉu vi legis en nia revuo kion ni faros la 14-an de septembro? "Neformala babilado kaj diskutado pri kiel antaŭenigi Esperanton en Loveno".

Kvankam neformala, mi pensas ke estus bone ke vi ĉiuj venu iom preparitaj por alporti ideojn. Ankaŭ povas esti en la Nederlanda (aŭ en la "krokodila" kiel oni nomas tion en Esperantolando). Ne gravas. Ni nepre komprenos. Gravas la bonaj ideoj.

Eble vi povos ekde nun iom pripensi:

  • Kiuj estas la celoj de Esperanto 3000?
  • Kial vi lernis (lernas) Esperanton?
  • Kiujn argumentojn ni povos uzi por konvinki Lovenanojn lerni Esperanton kaj kunlabori en la disvastigo de la lingvo?
  • Kiujn ni povos kontakti? Kiu estas nia celpubliko?
  • Kiel ni kontaktu ilin?
  • Kiel ni povos aktivigi klubanojn (do: eble ankaŭ vin?)?
  • Ĉu eblas integrigi niajn ideojn en aliajn instancojn / asociojn per kunlaboro kun ili?
  • Aliaj vidpunktoj estos tre bonvenaj!

Mankas nur unu semajno por pripensi kaj surpaperigi viajn sugestojn.

Ĉu vi komprenas mian haston?

Bonvenon al ĉiuj je la komenco de la nova laborjaro!

Ĝis merkredo 14-a de septembro en nia ĉiama loko: Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, Loveno.

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000

Leuven