VESPERO 3000 - LA 13-AN DE DECEMBRO 2006 !!!

Speciala Zamenhofvespero en Loveno

Kiam oni mencias la landon Venezuelo, la publiko ĝenerale pensas pri petrolo.

Tamen Venezuelo estas ne nur nigra oro sed ankaŭ ĝoja muziko, ridanta loĝantaro, belaj plaĝoj kaj belaj knabinoj (ankaŭ knaboj !), sed pli ol tio : ĝi entenas la plej malnovajn pejzaĝojn de nia planedo.

Resume ĝi estas la lando de ekstremoj !

Lasu vin mergi en tute specialan etoson dum la Zamnhofa Vespero de Esperanto 3000.

 

Kafo aŭ fresaj trinkaĵoj en ĉi tiu vespero estos tradicie ofertataj de la klubo.

La fama senpaga torto evidente ankaŭ ĉeestos por ĉiuj ĉeestantoj !

Ankaŭ nemembroj bonvenas.

 

Kiu?  Ivo Schenkel

Kie?  Kultura Centro, Brusselsestraat 63, 3000 Leuven

Kiam?  Merkredon, la 13-an de decembro 2006, ekde la 19.30a, komenco de la prelego je la 20a precize