Ni ja volas inviti vin kaj viajn familianojn kaj konatulojn al (senpaga) Festotago okaze de la SEMAJNO de INTERNACIA AMIKECO 2006, kiu okazos en LOVENO.

Temo: Vivi kun alilingvanoj!

Ni sukcesis prepari ampleksan kaj allogan programon, kun pluraj eroj eĉ samtempaj. Tiel ĉiu trovos sian guston.

Por ke la Festotago sukcesu, necesas ke partoprenu ĝin la tuta esperantistaro el Belgio kaj sufiĉe da eksterlandanoj..

Vi do nepre venu!

Eble vi konas aliajn geesperantistojn, kiujn ni ne konas aŭ kiujn ni tamen forgesis, aŭ nederlandlingvanoj kiuj emas partopreni la serĉpromenon kaj/aŭ fotadon? Bonvolu inviti ilin ankaŭ. Dankegon!

Salutas vin, ĝis revido en Loveno,

La estraro de Esperanto 3000 vzw Leuven.

**Esperanto is ontstaan vanuit het besef dat taalgrenzen ook vriendschapsgrenzen zijn. Met Esperanto kunnen we in de praktijk taalgrenzen afschaffen en zo vriendschap smeden van mens tot mens, over grenzen van taal, ras, politiek en andere heen**

S.I.A. 2006 en Loveno!!!

La 18an de februaro 2006 Esperanto 3000 Loveno festos la semajnon de internacia amikeco (SIA).

La "Ontmoetingscentrum Genadedal", en Kessel-Lo apud Loveno, estas moderna ejo, facile atingebla per aŭto (kun senpaga parkejo just apude), trajno kaj publika transporto.

Veninte el Bruselo: Sekvu la E314 kaj tie elirejon 20 (Wilsele-Kessel-Lo). Turnu al Kessel-Lo. Ĉe la unua ronda punkto turnu maldekstren. Dua strato (T-kruciĝo) dekstren. Ĉe ronda punkto maldekstren. Unua strato dekstren (Liemingenstraat), dua strato dekstren: Velderblok 12 = GENADEDAL.

Veninte el la centra ringo de Loveno: turnu en la direkton Diest al Diestsesteenweg. Post la subveturita fervoja ponto, ĉe la trafiklumo turnu en la unuan straton maldekstre. Sekvu tiun vojon trans la De Becker-Remyplein, laŭ ronda punkto rekten en la Gemeentestraat. Daŭrigu plu ankaŭ kie la Gemeentestraat alinomiĝas en Holsbeeksesteenweg. Enveturu la trian straton maldekstren post la parko (vidata maldekstre):Liemingen-straat, unua strato maldekstren: Velderblok 12 = GENADEDAL.

Veninte per trajno: elveninte la stacidomon dekstre vi trovos la aŭtobusajn kajojn. Elektu la kajon 5 por la buso numero 2 en la direkton de Kortrijk-Dutsel (atentu: tiu direkto gravas!).

La busoj ekveturas je + 12, 27, 42 kaj 57 minutoj post ĉiu horo, ekde la 6a57 matene. Vi alvenos ĉe la haltejo "Genadedal" (petu la ŝoforon averti vin) post 11 minutoj. De tiu haltejo vi promenos kelkdek metrojn al Velderblok 12 = GENADEDAL.

Vespere la buso reveturos al la stacidomo je + 9, 24, 39 kaj 54 minutojn post ĉiu horo, ĝis la 22a39.

La horojn ni trovis en la retejo www.delijn.be, laŭ la horaro por ĉi tiu sabato. Esperanto 3000 ne respondecas pri eventualaj eraroj aŭ ŝanĝoj.

Leuven, 18.02.2006: la programo

Ekde la 9a - Bonvenigo ĉe alveno
Aĉetu jam nun viajn manĝo- kaj trinkkuponojn, jam haveblas Amikeckartoj

10h00 - 12h00 - Ĝenerala kunsido de FEL, aŭ Serĉpromeno, aŭ Foto-iniciado (Dirk Hooghe)

12h00 - 13h00 - Panmanĝo sen limo je kvanto

12h45 - Formala bonvenigo

13h00 - 14h15 - Ella Strug: Mia migrado trans la lingvaj limoj

Aŭ 13h30 - 15.00 - Cor Willems: pri la internacia ludo Brettspiel Welt.
Aŭ Serĉpromeno

14h15 - 15.30 - José Pinto de Sousa: Foriro sen reveno.
Aŭ Serĉpromeno

15h30 - 16h30 - paŭzo - tombolo kaj Amikeckartoj (Unicef!)

16h30 - 18h00 - Kiki Tytgat: Rusoj kaj belgoj: ĉu akvo tro profunda?
Aŭ 16h30 - 18h00 - Ilse Jacques: Tabloludoj

18h00 - Vespermanĝa bufedo, abunda kaj varia, sen limo je kvanto

19h00 - Disdonado de la premioj por la serĉpromeno kaj kriptogramo

19h15 - Magiisto. Bona etoso certas!

20h00 - Neformala darigo ĝs la 22a

Daŭre Trinkejo, libroservo, amikeckartoj, tombolo, societludoj, bona etoso

Ĝenerala kunsido de la Flandra Esperanto Ligo

La kunsido komenciĝos je la 10a kaj finiĝos je la 12a (maksimume duonhoron poste). Ne eblos plilongigi ĝin, ĉar la posttagmezaj prelegoj komenciĝos jam frue posttagmeze kaj vi ja ne volas maltrafi la surloke haveblan tagmanĝon, ĉu?

Vi alvenu en la centro "Genadedal" ekde la 9a matene. Tie vi tuj mendu vian unuan tason da kafo kaj kuponojn por la tag- kaj vespermanĝoj.

Dirk Hooghe:

Van 10.00 tot 12.00 uur geeft Dirk Hooghe ons een kleine initiatiecursus over digitale fotografie in het Nederlands.

Bent u in het bezit van een digitaal fototoestel. breng dit dan zeker mee.

Wij gaan samen op pad om de theorie in praktijk om te zetten.

Tijdens de namiddagpauze zullen de deelnemers fier hun beste foto's tonen!

Serĉpromeno tra Kessel-Lo
Foto-wandelzoektocht. ook voor Nederlandstaligen!

Ankaŭ tiun ĉi jaron vi povos partopreni en la (foto)serĉpromeno kiun ĉi-foje Carine Coryn kunmetis por vi.

Ni elektis belan vojon!

Ella Strug: Mia migrado trans la lingvaj limoj

Temas pri diversaj aspektoj de la lingva funkciado inter alilingvanoj.

Vivi kun alilingvanoj: Ella tion spertas ĉiun tagon.

José Pinto de Sousa: Foriro sen reveno

Li jam vivis du trionojn de lia vivo en eksterlando. Li forlasis Portugalion en 1968, kontraŭvole, pro politikaj motivoj. Ekde tiam li loĝis en pluraj landoj - sinsekve en Francio, Nederlando, Luksemburgio kaj Belgio- kaj li tute ne deziras reiri en lian landon, krom por ferioj.

Vivi kun alilingvanoj: José tion spertas ĉiun tagon.

Kiki Tytgat: Rusoj kaj belgoj: ĉu akvo tro profunda?

Kiki edziniĝis kun ruso, Vladimir Ronin. De tiam ŝi decidis hejme paroli la rusan: li ja abandonis sian patrion, ŝi abandonu sian gepatran lingvon.

Li verkis libron pri la malsamaj pensmanieroj inter ambaŭ popoloj. Krome Kiki pro sia laboro ofte kontaktas Rusion.

Vivi kun alilingvanoj: Kiki tion spertas ĉiun tagon.

Paralele jen amuza programo, taŭga ankaŭ por komencantoj: Ilse Jacques: Tabloludoj

Tabloludoj! En aparta ejo, aŭ eble en aparta angulo de la granda salono, unu aŭ kelkaj grupetoj, paroliga en Esperanto! (La ludoj estos haveblaj ankaŭ dum la tago. Petu ilin al Ilse, ŝi ankaŭ volonte klarigos la ludoregulojn. Nepre bone prizorgi la uzatan materialon kaj post la ludo zorge remetu ĉion, plene en ordo.)

Cor Willems: La internacia Brettspiel Welt

Klarigo de la fama interreta ludo.

La Vespera bufedo

Ĉu ankoraŭ necesas prezenti la vesperan bufedon de la festo de la Semajno de Internacia Amikeco?

Tiam certe vi partoprenos nur la unuan fojon! Do por vi speciale jen:

Vi komencos per fajna supo, hejme farita de Denise Cludts.

Poste vi povos elekti el vianda aŭ vegetara bufedo.

Manĝu ĝis plene malaperis via malsato, vi rajtas manĝi laŭplaĉan kvanton.

Vi finos per desertbufedo, do tamen lasu ankoraŭ iom da loko en stomako por ankaŭ ĝin ĝui.

Ĉio je prezo neimageble malalta!

Ĝis en Loveno !!!