Esperanto3000 - VESPERO 3000 - LA 14-AN DE DECEMBRO 2005 !!!

Speciala Zamenhofvespero en Loveno

Kafo aŭ freŝaj trinkaĵoj en ĉi tiu vespero estos tradicie ofertataj de la klubo.

La fama senpaga torto evidente ankaŭ ĉeestos.

Dum la vespero Petro De Smedt rakontos al ni pri Zamenhof, la toleremulo.... kaj kio fariĝis el ĝi.

Kie? Kultura Centro, Brusselsestraat 63, 3000 Leuven

Kiam? Merkredon, la 14-an de decembro 2005, ekde la 19.30a, komenco de la prelego je la 20a precize