Ĉu vi legis nian lastan Revuon ? Tiam vi memoras la artikolon pri Ginsengo !!

La aŭtoro, Harald Schicke, kiu estas germana naturkuracisto venos al la klubo de Antwerpen la 6an de majo (vendredon).

Li prelegos pri la mirakla kuracplanto el Koreio, kun projekciilo kaj gustumado.

Post la prelego, Jeong-ok Song aŭdigos koreajn kantojn, akompane de la korea muzikilo Ĝauguo.

Ŝi naskiĝis en la lando de ginsengo kaj vendas en Germanio korean gisengon.

Harald kiel naturkuracisto konsilas al klientoj, ĉu kaj kiel uzi tiun unikan kuracilon.

  • Kie : La Verda Stelo, Frankrijklei 140, Antwerpen
  • Kiam: Vendredo la 6an de majo 2005

La pordoj kaj la bufedo estas malfermitaj ekde la 18.30a.

La vesperprogramo komenciĝos je la 20.00a.