Zamenhofvespero 2006-12-13
Klubo sen revuo (jes: ni ankoraŭ ne estis trovintaj novan ĉefredaktoron), ne devas esti
klubo sen libroj, aŭ (pli grave) klubo sen torto.
Ni ankaŭ gustumis la prelegon de Ivo Schenkel pri Venezuelo, lando de ekstremoj
(plej alta akvofalo, plej longa strangolanta serpento ...), akompanata de
belaj lumbildoj.
|
|
Mramba Simba el Tanzanio 2007-06-13
Vizito de la distriktestro de Salama, kvinopo da vilaĝoj en la distrikto Bunda, Tanzanio.
Li iomete parolis pri si mem, kaj poste komencis pri la planoj kiujn li havas en sia
distrikto:li montras fotojn de tio kio jam estas realigita (ĵus konstruita lernejo, nova
maniero por kuiri per sunenergio anstataŭ lignokarbo), kaj planojn por kiuj li ŝatus
ricevi nian helpon: aldona lernejo, banko por mikrokreditoj, subteno al gelernantoj kiuj
ne povas mem pagi necesaĵojn por la lernejo.
Poste li rakontas iomete pri la historio de Tanzanio ekde la sendependiĝo, kaj pri la
esperantomovado en sia lando.
Fine li metas mesaĝon en la ora libro de la klubo, kaj invatas nin ĉiuj al Tanzanio.
|
|