Esperanto 3000: Libroservo kaj biblioteko

  • Libroservo

    Vespero 3000: stando de la libroservoTrovi esperantaĵojn en normala vendejo ne ĉiam estas facila afero.

    Esperanto 3000 tial instalis propran libroservon kiu ĝis nun (inventaro de 2004-01-01) disponas pri rezervo de 786 libroj, kompaktdiskoj kaj aliaj aĵoj, entute 145 malsamaj titoloj.

    Oni povas mendi ilin per la poŝto (vidu la jarlibron de Esperanto 3000), sed pli facile estas simple iri al unu el la Vesperoj 3000: tie vi ĉiam trovos standon de la libroservo kun granda elekto de kio estas disponebla.

    Esperantistoj el ekster Loveno kiuj deziras mendi (ekzemple el niaj propraj eldonaĵoj), sendu mesaĝon al marc@esperanto.be.

  • Biblioteko

    Esperanto 3000 ankaŭ disponas pri biblioteko por ĝiaj membroj. Ĝi entenas preskaŭ 500 librojn kaj 300 plenajn jarkolektojn de revuoj. Tiuj plejparte estas donacoj de esperantistoj, sed foje ankaŭ propraj aĉetoj de la klubo.

    Membroj povas senkoste prunti librojn por unu aŭ maksimume du monatoj. La plej interesaj libroj troviĝas en la Kultura Centro, kaj oni povas peti ilin okaze de Vespero 3000 aŭ de daŭriga kurso. Revuojn oni mendu antaŭe.

 


Valid HTML 4.01 Transitional Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2004-10-14